
Jam multajn strangajn okazaĵojn la Monto Everesto, kiu staras 8,848-metrojn alte sur la norda parto de Nepalo, vidis sur sia pinto dum la pasintaj 52 jaroj. Sed nun ĝi gastigis la plej kaprican eventon en ĝia historio. Moni Mulepati, la unua virino kiu surgrimpis de Nevara etno taksis ĝin la plej taŭga loko en la mondo por edziniĝi. La 24-jaraĝa virino elektis al Pem Dorje Ŝerpa kiel ŝia edzo pasint-lunde, je la 30a de majo. Tion ŝi malkovris nur reveninte al Katmando, la ĉefurbo de Nepalo. Ili estis membroj de la teamo
“Rotary Centennial Everest Expedition 2005″. Kami Ŝerpa ankaŭ estis en la teamo, kiu ankaŭ grimpis la pinton.
Estas la unua fojo en la historio, ke homoj elektis la plej altan kaj la plej malvarman lokon por geedziĝi. Amabaŭ estis enamiĝitaj dum la lastaj kelkaj monatoj sed ankoraŭ ne rakontis pri sia amo eĉ al siaj familianoj. En Nepalo, ĝenerale la familio ludas gravan rolon je geedziĝo de siaj gefiloj kaj plej parte, mem elektas edzon aŭ edzinon por sia filo aŭ filino. Tamen, la gepatroj de Mulepati estas feliĉaj pro la decido de la filino kaj jam anoncis ke ili aranĝos alian solenan geedziĝan ceremonion laŭ la Nevara tradicio.
Kvankam Everesto ja esats alloga al la tuta mondo, la etnoj de Ŝerpaoj facile povas grimpi ĝin. Kaj virinoj ne kutimas provi la montopinton kaj nur kelke da ili jam sukcesis el Nepalo. Ĉi sezone, surgrimpis la Monton Evereston 21 personoj. En tute, kvar ekspedicio-grupoj marŝis al la monto. Inter ili estis 12 Nepalanoj, 3 Usonanoj, 2 Singapuranoj, 1 Brito, 1 Kanadano, 1 Ekvadorano, 1 Suda Afrikano. Dum la pasintaj 52 jaroj pli ol 1,400 homoj jam grimpis la montopinton de Everesto kaj tiuj kiuj jam grimpis ĝin ecx pli deziras regrimpi ĝin - la allogo estas senfina!