Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

06 mai 2005

Pri amo [el blogoj]


Kio estas amo? Ĉu ĝi temas pri romantikeco? Pri ekzaltita pasio? Pri kuniĝo de du homoj? Aŭ ĉu la amo estas io tute alia ol tio ĉio?

En iu rakonto oni skribas pri recenzisto kiu kritikas verkiston esprimante ke li ne komprenas la amon. "Ĝi estas nek tiel nobla nek tiel eterna kiel vi volas kredigi al viaj legantoj", ŝi diras.

"Neniu komprenas amon", la verkisto konfesas. "Ĝi ŝajnas esti universala, sentempa, tamen, ĝi ankaŭ estas ege individua, influita de niaj propraj travivaĵoj kaj sopiroj. Mi ne komprenas amon, kaj neniam povos kompreni ĝin, ĉar ĝi ĉe ĉiu el ni estas io malsama ol tiu ĉe la aliaj".

3 Komentoj:

  • At 5:44 PM, Anonymous Anonyme diris…

    cxu amo vere ekzitas?
    kelkfoje mi dubas pri tio certe estas cxar viro ne amas min nuntempe :-(
    Tata

     
  • At 12:32 PM, Blogger festo2005 diris…

    Se amo estas tute individuala povas esti ke ne vere ekzistas. Mi memoras ke mi havis rilaton pli kiel mansan malsanon kaj tima mi nomis gxin "amo"...

    Percepto evoluas laux temopo!

    Cyrille

     
  • At 5:44 PM, Blogger MCG diris…

    Amo estas mensstato ;). Ĝi ekzistas se oni kredas je ĝia ekzisto :-).

     

Enregistrer un commentaire

<< Home