Orgasma kasxludo, printempa ludo
Mi ne scias, cxu vi jam konas la ludon nomigxantan "orgasma kasxludo". Mi ne kredas, cxar mi jxus elpensis gxin. Mi jxus elpensis, do mi multe kontribuas al la historio de elpensado de vortoj. Tiel mi ebligas eksiston de frazoj, ekde proksimume hodiaux, kiel "venu kun mi ludi orgasman kasxludon", aux "ni ludis orgasman kasxludon la tutan tagon".
Luda regularo
Ni ludas gxenerale kun plenkreskuloj kiuj konsentas. Ili elektas, iam, glatan temposurfacon. Tiu estos la ludejo de la ludo; ekzemple povas esti suna posttagmezo sur blanka littuko (bona ludejo por orgasma kasxludo).
Ludanto-A foriras el la cxambro kaj la alia (ludanto-B) ie kasxas sian orgasmon. Kiam ludanto-B finkasxis sian orgasmon li krias "kasxita !". Jen la ludanto-A denove iras al ludejo kaj B eliras: sama ludo. Kiam la ludanto-A kriis "kasxita!". La du ludantoj reiras al la cxambro.
"Ek !" la celo estas trovi orgasmon de la alia. Sed atentu, ke estas nur la fina celo, antauxe vi devas sercxi cxie, rigardi sub la littukoj, al cxiuj posxoj. Tiel vi plidauxrigos ludon kaj iom post iom kunportos plezuron tiun, kiu akompanos vin gxis la fina celo..
0 Komentoj:
Enregistrer un commentaire
<< Home