Neruda amo [el blogaro]
Kaŭze de vi, en ĝardeno de florantaj floroj, min doloras la printempa parfumo.
Mi estas forgesinta vian vizaĝon, mi ne plu memoras viajn manojn; kiel sentiĝis viaj lipoj sur la miaj?
Kaŭze de vi, mi amas blankajn statuojn duonkŝantajn en la parkoj, statuoj senvoĉaj kaj senvidindecaj.
Mi estas forgesinta vian voĉon, vian ĝojan voĉon; mi estas forgesinta viajn okulojn.
Samkiel floro ligita al sia parfumo, mi ankau estas ligita al maldiafanaj memoraĵoj kiujn mi havas pri vi.Mi vivas kun doloro kiu estas kiel vundo; tuŝante min, vi nerebonigeble difektos min.
Viaj karesoj envolvas min, kiel vitoj suprenirantaj sur muroj de melankolio.
Mi estas forgesinta vian amon, sed ankoraŭ ŝajnas ke mi ekvidas vin en ĉiu fenestro.
Kaŭze de vi, la ebriigaj parfumoj de somero doloras min; kaŭze de vi, mi denove serĉas indikojn kiuj ekestigas dezirojn: falstelojn, falantaĵojn.
2 Komentoj:
At 9:22 PM,
MCG diris…
Hehehe, vi ne enmetis la originalan foton de Prosento :P.
At 10:03 PM,
festo2005 diris…
Iom tro klasika por mi fakte... mi preferis portreton de Neruda..
Enregistrer un commentaire
<< Home