Mi estas sklavino
Ĉu vi konas RPG-ludon (1)? Nu, kiam vi lernas novan ludon, vi devas lerni ĝiajn regulojn. En tiu-ĉi artikolo, mi klarigos pri aparta vivmaniero kiu ŝajnas kvazaŭ ludo. Ĝi povas esti interesa RPG-stila ludo por nur unu vespero, aŭ tute malsama daŭra vivmaniero. Temas pri BDSM-a (2) interrilato (vidu signifon de siglo sube).
Vi ja konas la regulojn por tradicia amrilato: du homoj (nur du? plejofte!), viro kaj virino (aŭ du viroj, aŭ du virinoj!), decidas resti kune dum kelke da tempo (ekde kelkaj minutoj ĝis multaj jaroj, eĉ dumvive) en unu domo (aŭ ĉiu en sia propra domo), ĉar ili amas unu la alian (aŭ ametas, aŭ io ajn) ktp. Ne ekzistas rigide fiksitaj reguloj, nur ĝeneralaj reguloj; la partoprenantoj mem rajtas decidi pri la gvidantaj reguloj de sia speciala rilato. Ankaŭ la BDSM-a interrilato ne havas rigidajn regulojn, la partoprenantoj mem decidos pri tiuj. Ĝenerale du homoj libere decidas resti kune dum kelke da tempo (ekde kelkaj minutoj ĝis multaj jaroj, eĉ dumvive) en unu domo (aŭ ĉiu en sia propra domo), ĉar ili amas unu la alian (aŭ ametas, aŭ io ajn), kaj unu el ili memvole konsentas plenumi ĉiujn volojn kaj dezirojn de la alia partoprenanto. La plenumanto nomiĝas sklavo aŭ subulo, kaj la alia nomiĝas Mastro. Ĉu ĉiujn dezirojn? demandos la leganto... nu, pri tio decidas la sklavo! Tio estas, la sklavo difinas la ĝeneralajn limojn de la interrilato, kaj la Mastro difinos la detalojn inter tiuj limoj. Tre ofte la Mastro fariĝas ankaŭ mentoro por la sklavo, pro tio la Mastro devas esti sperta, klera, respondeca, fidinda, honesta, lojala, respektinda kaj respektema. Kaj kial la sklavo deziras plenumi la volojn kaj dezirojn, eĉ se kapricajn, de alia homo? demandos denove la leganto...
Pro amo, estas mia respondo - tio estas aparta maniero laŭ kiu sklavo amas. La leganto bonvolu rimarki la vortojn kiujn mi uzis por klarigi ĉi-tiun ammanieron: amo, respekto, klereco, honesteco, lojaleco, kaj aliaj. Tio estas, la samaj kvalitoj necesaj por ajna‘sana’ rilato inter homoj. Kvankam multaj opinias ĉi-tiun vivmanieron strangan kaj eĉ malsanan, tia ĝi ne devas esti - perforto ne taŭgas al nia vivmaniero. Cetere tiu-ĉi am-ludo povas ankaŭ esti amuza maniero pasigi vesperon kaj spicigi la amaferon de geamantoj. Ĉu sklavino bone klarigis la aferon, Sinjor(in)o?
(1) RPG estas angla siglo por "Role-Playing Game", tio estas Rol-ludo.
(2) BDSM estas angla siglo por "Bondage & Domination/Discipline, Sadism & Masochism", tio estas "Ligado & Superregado/Disciplino, Sadismo & Masokismo".
2 Komentoj:
At 7:16 AM,
Anonyme diris…
The greatest memory for me of the 1984 local phone sex Olympics was not the
individual honors, but standing on the podium with my local phone sex
teammates to receive our team gold medal. local phone sex
At 11:24 PM,
Anonyme diris…
Retejo ja funkcias.
Enregistrer un commentaire
<< Home