Lasta letero
Baldaux estos 60a datreveno de dua mondmilito : jen letero de rezistanto kaptita kaj pafita en 1942.

Mia kara Melime, mia amata etulino,
En kelkaj horoj, mi forestos tiun mondon. Ni estos pafata posttagmeze je la 3a. Okazas kiel akcidento en mia vivo, mi ne kredas gxin sed tamen mi scias ke mi neniam revidos vin.
Kion mi povas skribi al vi? Cxion konfuzas en mi kaj samtempe klaras.
Mi ekpartoprenis liberigan armeon kiel volontula soldato kaj mi mortas tiom proksime de la celo. Felicxon al cxiuj kiuj survivos kaj gustos la dolcxecon kaj plezuron de la Libereco kaj Paco. Mi certas ke franca popolo kaj liberecaj batalantoj digne honoros nian memoron. Kiam mi mortas, mi deklaras ke mi ne havas etan malamon kontraux germanoj aux kontraux iu ajn.
Germana popolo kaj la aliaj popoloj vivos en paco kaj frateco post milito kiu ne dauros. Felicxon al cxiuj... Mi vere bedauras ke mi ne felicxigi vin, mi volus havi bebon kun vi, kiel vi cxiam volis. Havu edzon post militon mi petas, faru gxin, kaj havu bebon, por mia felicxo, estu mia lasta volon, havu edzon kiu felicxigos vin. [...]
Mi mortos kun miaj 23 kamaradoj baldaux kun kuragxo kaj sereno de homo kun trankvila koncienco. Kion mi faris mi faris sen malamo. Hodiaux estas suno. Mi rigardas la sunon kaj belan naturon, mi tiom amis ilin.. Mi adiauxas vin.. cxiujn ..mia kara edzino.. Mi pardonas al cxiuj kiuj vundis aux volis vundi min. Sed ne pardonas tiun, kiu vendis nin. Mi kisas vin forte kaj ankaux vian fratinon. Mia amikoj kaj konatuloj havas cxe la koro. Adauxo. Via amiko, kamarado, amiko, edzo,
Manouchian Michel
0 Komentoj:
Enregistrer un commentaire
<< Home