Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

02 mai 2005

Larmoj [el blogoj]

Pluvas survizaĝe
el miaj okuloj.
Brulante survange
gutas la doloro.

Tutan vojon longan
sola ĝi trairas
kaj sekvas alia
kiam for ĝi estas.

Al mi ŝajnas vivo
tiom malrapida
kvazaŭ mi kunportus
pezan ŝarĝon dorse.

Sed mi havas celon
kiu tolerigas
al mi la solecon:
mi nur pensas pri vi