Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

03 mai 2005

Charles Bukowski



AMO

Amon? li diris- gason.
Kisu min lastan fojon.
Kisu miajn lipojn.
Kisu mian hararon,
miajn fingrojn,
miajn okulojn, mian menson,
por ke mi povu forgesi.

Amon? li diris- gason...

Li havis ĉambron en la tria etaĝo,
misŝancis ĉe dekduo da virinoj,
ĉe 35 gazetoj kaj
ĉe duona dekduo da laborperadoj.
Sed tio tute ne signifas, ke li
estis nekonata geniulo.
Li malfermturnis ĉiujn gaskranojn
kaj kuŝigis sin sur la liton.

Kelkajn horojn poste
iu bruligis cigaredon al si
en la koridoro
sur la vojo al la ĉambro 309.

La sofo flugis el la fenestro.
Vando kunfalis en si mem
kiel malseka sablo.
Ruĝa eksplodoflamo pafiĝis
dudek metrojn en la alton.

La ulon en la lito tio ne dolorigis plu.
Al li estis egale.

Sed mi trovas,
ke li estis damne bona
en tiu tago.

[El cezarkulturo.de]