
Sur rusa videomerkato aperis la unua oficiala pornofilmo. Finfine okazis trarompo de pornografio en la rusian videomerkaton. Unuafoje usona porno-industrio tute lauxlegxe malgrandigas seksan (tro)strecxigxon en nia lando/Rusio. Rusaj video-komercistoj acxe-tis rajton produkti kaj disvastigi kasedon kun simpla titolo SEX -- la unuan filmon de la mondfama 'revolucia' regxisoro-pornografisto Majkl NINN. Malgraux ke la cxefverko aperis kun kelkaj cenzuraj eltrancxajxoj (sen genitalioj), oni povas aserti, ke en Rusio okazis vera seksa revolucio.
Gxin aperigis rusia kompanio 'Soventure', acxetinte rajton de usona firmao 'Antigua', kio ankaux estas revolucio - neniu pirateco. La filmo mem estas surreala novelo pri eskapo de amo en kampon de seksaj ludoj, en rusia video-versio estas reprezentita la varianto 'R' [restricted = limigita], t.e. sen penisoj erektitaj kaj penetrajxoj sur la tuta ekrano. Tamen la revolucia pornografisto Majkl Ninn famas nome pro tio, ke liaj surrealaj filmoj estas faritaj intence senpasie kaj ekscitas ne pli ol frostigita moruo. Lia dua filmo SEX-2 ankoraux pli surreal(ist)a kaj malvarma. Same oni povas diri pri la klasika lia filmo "LATEX" (1996), en kiu estas reprezentitaj cxiuj specoj da seks-deviajxoj - de la simpla anusa sekso gxis la 'duobla penetrajxo'.
Malgraux ke en Rusio gxis nun oni krimpunas por produktado aux vendado de pornografio (cetere, ankaux en Usono), la merkato jam strukturigxis kaj cxio okupas sian lokon. Kaj cxiu spektanto ricevas tion, kion li/sxi volas: amo duope, triope, kvarope ktp. Amo kontrauxnatura, amo kun vipo, amo blua. Seksumado kun bestoj, ajxoj, transvestitoj, en historiaj dekoracioj, laux kasikaj kanonoj ktp. Nenia la plej sekreta kaj malpura homa fantazio restas sen atento de pornografistoj. Kaj cxion sekretan oni eltiras sur ekranon kaj malsekretigas.
Kaj se la plej malcxastaj pensoj kutime kasxas sin en monahxa cxelo, do oni nur povas imagi, per kio estis plenita kolektiva senkonscio de la subpremita komunista (fasxista) socio. Tamen malgraux cxiuj penoj de ties estroj, popolo cxiam trovis rimedojn por ricevi la 'malpermesitan frukton'. Sed ne sciante pri realeco, popolo opiniis, ke ie estas neimagebla kolbaso kaj nekredebla sekso. Kiel skribis fama sovetia verkisto Ilja Iljf: "Sxi revis, ke ie en la mondo ekzistas neimagebla malcxasto. Sed oni frakasis sxian revon". Eksciante pri realeco, rusianoj rapide trairis periodon de granda allogo pri pornografio kaj ilia intereso al gxi rapide falis gxis la raciaj dimensioj. Talentaj rusianoj tuj trairis de teorio al praktiko sub devizo: "Se ili kapablas tion fari, do ankaux ni tion kapablos". Kaj nome rusianoj inventis nocion "Sveda familio", nome rusianoj liveradas al Euxropo la plej malpuran specon de pornografio (ekzemple, seksumado kun hundoj, eble kiel rememoro pri GULAGo, cxu?).
Tamen okazis seniluziigxo - ja t.n. 'malpermesita frukto' igxis produkto de grandega industrio, senanima, blinda masxino, cxenstablo. Kaj cxiu tuj ekenuis. Krome, rusianoj tre lacigxas pro senspiriteco de pornografio. Nome pro tio en Rusio oni tiom sxatas t.n. "molan erotikon", kiun oni nomas en Okcidento "soft porn". Tio estas la sama pornografio, sed sen jure difinitaj trajtoj - bildoj pri enigo de viraj genitaliloj en iujn tru(et)ojn de ies korpo. Ekzemple, filmojn laux stilo de "Emanuel" oni konsideras kiel 'spiritajxojn'. Tamen se oni agnoskas, ke pornografio ludas difinitan rolon en socio (tiun de savklapo), oni ne rajtas sercxi ankoraux ion superfluan, cxu ne?
La plej interesa estas tio, ke la plej grandan kvanton da pornokasedoj oni vendas ne en Moskvo, sed en malgrandaj rusiaj urbetoj. Cxar grizecon de loka vivo oni povas dilui ne nur per vodko, sed ankaux per spektado de allogaj videofilmoj kiel "Anusa shaw [spektaklo]", "Knabinoj de la malantauxa korto", "Glutu, baby, glutu", "Seks-kliniko" kaj la plej proksima al realajxoj de la postkomunista lando "Seks sur ruinoj".
NikSt
[El Soc.culture.esperanto]