29 avril 2005
28 avril 2005
Papavo
Miozoto aux roz'
Ambaux floroj serioza
Sed por la papavojn sxati
Kaj nur tiujn... devas stulti
Vi eble pravas sed jen,
Kiam mi diris al vi komprenos
Unuafoje kiam mi vidis sxin
Sxi duonnude dormis
En plena lumo del somer'
Je la mezo de tritikkampo
Kaj sub la blanka kosajxo
Kie batis sxia kor'
Afable la sun'
Vivigis floron
Kiel eta papavo mia dio
kiel eta papavo
Mirindas, kiel viaj okuloj brilas
Memorante pri l' bela knabino
Brilas tiom ke estas malmulte
por klarigi la papavoj !
Eble vi pravas sed atendu
kiam mi finos, vi komprenos
Mi tiom pusxis
miajn lipoj sur sian koron
Ke cxe loko del kiso
estis kiel floro
Estas nur aventuro
Via eta historio kaj mi
pensas gxi ecx ne valoras ploreton
Nek tiujn plorojn pri papavo
Atendu la finon, vi komprenos
Aliulo amis sxin, kiun sxi ne amis
Kaj la venontan tagon, kiam mi vidis sxin
Sxi duonnude dormis
En plena lumo del somer'
Je la mezo de tritikkampo
Kaj sub la blanka kosajxo
cxe loko de la kor'
Estis tri sangaj gutoj
Vivigis floron
Kiel eta papavo mia dio
kiel eta papavo
Kiel tute eta papavo..
[Moulouji franca Teksto]
[la kanto - Mp3]
Papavo = Arda fagileco
[El flora lingvo]
27 avril 2005
Do tiel.. vi ne sukcesas allogi knabinojn?! (3/3)
Cxu la blondulino kun bluaj okuloj cxiam neliberas antaux venonta monato?
Kial?
Tutsimple cxar vi estas tro malbona.
Lasta afero, ofte maltro zorgata, laux mi.
Class man ! Top of the Pop !
Vi devas vin konduti kiel gxentelman, fek !
Se eblas, faru kiel se vi estus mistera. Tio allogas virinojn. Ili volos scii kio kasxigxas sub via nigra cxapelo.
Ne hezitu simuli la malkomprenatan artiston... grandan maristan poeton.
"En mi vidas nur vi... mmm... en vi ... en vi mi nekzistas.. mmm .. fff.. bona tio estas mi notas tion-cxi por poste". Cxu mi aspektas kiel pensemulo sur la foto?
Cxu ne?
Ne timu malfermi blogon.
Vi povos tiel konstrui vian bildon de kortusxa knabo, kulturema, kiu sxatas skribi kaj filozofii.
Damne ! Mi preskaux forgesis la plej gravan: humoro.
Necesas esti amuza, Dio mia!
LOL
La knabinoj ege sxatas la afablajn knabojn, tiuj, kiuj kapablas festumi kaj humuri, tiuj, kiuj kapablas esti ridindaj.
Cxu vi povas imagi knabinon kun knabo, kiu ne kapablas festumi ?
"Girls they wanna have fun"
Kriegas Cyndi Lauper al la oreloj.
Vi devas amuzi la knabinojn, ili devas ridi !!
Jen, vi alproksimigxas, knabo.. Laboro farite, vi povas denove vestigxi en kurta pantalono ecx povas inviti sxin ludi DreamCast-on.
...Do jen, mi devas iri gxis, juna knabo!
26 avril 2005
Ĉernobil mia amo
El « la Supliko - Priskribo de la mondo post apokalipso »
De Svetlana Alexievitch
Mi saltas kaj kisas lin :
- Mia amo! Mia nura amo!
Li koleras kontraux mi :
- Kion diris al vi doktoroj vi ne devas kisi min !
Ne estis permesata ..sed mi.. rajtis starigi kaj sidigi lin.. sxangxi lian litolajxo … kaj lavi lin pri tio ne estis komento.
(…)
- Vi ne devas forgesi, ke ne plu estas via edzo, via amato estas nukleajxo tiom forte infektita. Se vi volas vivi plu atentu pri tio.
Kaj mi kiel frenezulino :
- Mi amas lin ! Mi amas lin !
Dum lia dormo, mi mallauxte diris :
- Mi amas vin !
Mi marsxis en la hospitala korto :
- Mi amas vin !
Mi portis la lavujon:
- Mi amas vin !
La 26a de Aprilo 1986 ekspodis unu reaktoro de nuklea elektrofabriko de la urbo de Ĉernobil en Belarusio. 19 jaroj poste milionoj da homoj dauxre suferas kaj mortas pro tiu akcidento.
25 avril 2005
Anthony Kiedis kaj Amo
Anthony Kiedis
Anthony Kiedis estas la kantisto de la fama grupo VVCxPo. Kiam li forlancxis sian kilton dum koncerto, multaj virinoj svenis. Li estas certe la plej fama esperantulo en la tuta 'worldo' ...Kion por vi signifas amo?
Amo? Cxu vi minas "lovo"? Ah jes, it's cool...
Ne, seriously, por mi amo estas mito. Mito agrabla, kiam vi bilivas je gxi. Sed suferiga kiam la kredo finigxas. Estas pli-malpli simile kiel la kredo al Godo, cxu vi understandas?
Cxu vi memoras vian unuan amon ?
Of course! Sed mi ne telos gxin al vi, ecx kontrau alta sumo, tro awfula memorajxo...
Kiu estus por vi la plej bela amhistorio?
La venonta!
Kion vi pensas pri la temo de la Festo ?
Stulta, kiel cxiujare...
Cxu vi emus ankaux elpensi novajn demandojn?
Fakte, nuntempe ne vere, mi ne havas la tajmon por tio.
Bye! Kaj bonan amadon kaj amoradon al la FESTO-partoprenontoj!
See you later...
24 avril 2005
Glicineo
Glicineo
Cxe muroj kusxis glicine'
de antauxtuk' vestis Vi
Cxiam nazo en la lavuj'
Kaj purigado por fari tuj
Onidire kuzo kaj kuzin'
Onidire kuzo kaj kuzin'
Rajtas ne enamigxi
Devas ne enamigxi
Do ni debatis pri veter'
Kaj pri floroj del somer'
Sed neniam pri amo.. ne
Sed neniam pri amo.. ne
Ne estas amo povra Marta
Ne estas amo sed baldaux estos
Jen mi foriris al fabrik'
Nun enurbe trovigxas mia butik'
Dankon multe mia Jesu'
Mi sate mangxis je via mes'
Por alparoli min, ili uzas " sinjor' "
Por gvidi min ecx estas sxofor'
Ne estas amo povra Marta
Ne estas amo ..baldaux estos
Nun kiam cxe muroj kusxas glicine'
Gxin fortrancxi volas mi
Onidire vi naskis belan filetin'
Kaj jen estas nova nevin'
Sed cxe mi amo ne plu cxestas
Sxi havos kuzon neniam
Ne estas amo povra Marta
Ne estas malamo ..baldaux estos[Originala franca teksto el Serge Lama]
[Rokmetal versio "les 10 petits indiens"]
Glicineo = dolcxeco
22 avril 2005
Program-Ero
Mondo de aromoj helpas al vi. Ni praktikos la plej popularajn metodonj de aromoterapio kaj vi havos eblecon konatigxi kun novaj odoroj. Preparigxu morale al akvaj kaj aliaj proceduroj. "
Ero Rivera
[Dum Festo 2005]
21 avril 2005
Do tiel... vi ne sukcesas allogi knabinojn?! (2/3)
Cxu la blondulino kun bluaj okuloj cxiam neliberas antaux venonta monato?
Kial?
Tutsimple cxar vi estas tro malbona.
Neeee, ne tuj iru al gxangalo, vi cxion maltrafos.
Virino bezonas senti sin protektata.
Se ne kial sxi bezonus viron, se li ne kapablas sxin defendi ?
Dika stultulo !
Vi devas vin konduti kiel musketero, bordelo !
Vi cxiam devas preti por defendi vian honoron.
Auxskultu bone Brian Adams kaj lian belegan kanton (kiun mi multe konsilas al vi acxeti, interalie):
I would fight for you - I'd lie for you
Walk the wire for
you - Ya I'd die for you
20 avril 2005
Kial seksmaniero gajnis ?
Por reprodukti vivaĵojn, la natura evoluo havas je sia dispono la neseksa reproduktado, kia en unua konsidero aspektis relative pli simpla kaj eĉ pli efika ol seksa reproduktado, en la senco ke seksa reproduktado postulas, minimume, koston en tempo kaj energio por ke paro de estontaj gepatroj serĉu unu la alian. Tamen la specioj kiuj reproduktiĝas sekse estas multe pli nombraj ol tiuj kiuj reproduktiĝas nesekse.
Tiu ŝajna paradokso: Kial aperis sekso kaj sukcesis kompare kun neseksa reproduktado, se la unua estas multekosta?, devus esti kaŭzata far iu avantaĝo de duseksaj specioj super senseksaj specioj. Pri tiu temo skribis, inter aliaj, R. A. FISHER, R. L. TRIVERS, kaj August WEISMANN, sed ankoraŭ, versajne la argumentoj kaj la eksperimentoj ne estis sufiĉe konvinkaj por multaj biologistoj.
Nun, profesoro Matthew R. GODDARD de la Lernejo pri Biologiaj Sciencoj de la Universitato de Auckland, en Nov-Zelando, kaj liaj kunlaborantoj, publikigis eksperimenton kiu konvinkos plu pri la avantaĝoj por pluvivado de specioj, alportitaj far la seksa reproduktado, kompare kun la neseksa reproduktado. La seksa reproduktado estas pli bona por ke iu speco taŭgiĝu al ŝanĝanta medio, kaj iel tiu avantaĝo superas ĝian koston.
Vi povas rigardi resumon en angla lingvo pri la artikolo de la usona scienca revuo Nature."
19 avril 2005
Omaĝo al Bernard Dimey
Bernard Dimey
Fuĝu ni kune el la trista land’
Dia likvaĵo malmatenigu
Flugu ni june al la racirand’
Diabla trinkaĵ' dekatenigu.
Manon prenu vi tuj senhezite
Antaŭ ol prudent’ laboru troe
Sanon premu vi, kvazaŭmilite
Vivon per dentoj mordu heroe
Al ebri’ ! Al ebri’ ! Ridu ! Kantu !
Sentu ! Ni flugas, ni hurlas, ni belas.
Pro kapturna pasi’ freneze ni ŝvelas.
Al ebri’ ! Al ebri’ ! Amu ! Gigantu !
Venu ! Ni ŝvebos, ni brilos, ni blekos.
Ne pensu ni nun pri kio nin vekos.
Rubul'
La sekreta ilo de Rubul' jen la RaVo
18 avril 2005
Unuaj Literoj
Cxu Ben havis helpilon por verki tiun poemon? La respondon morgaux!!
Salvador Dali
Volis mi diri al vi, Belulin'
Enreve tiom multe.
Nur sukcesis mi vortaĉojn kvin
Unufoje, balbute, singulte.
Al mi vi primokis,
L'indulgon mi alvokis.
Forgescele mi rond iris al Ter'
En ĉiu trinkej' nova bier'
Se vi amintus min, Belulin'
Terura em' ne kaptintus min
Omaĝi vin biere ĝis noktofin'
(amur' tuĵur')
Jean-Etienne Fontenoy de l'Orvault, Franca Poeto
(*) Apud Saint-Amans Valtoret, Suda Francio.
Meze de naturo, apud la lago des Saint Peyres.
de la 20a gxis la 27a de Auxgusto 2005.
17 avril 2005
Rolŝtona kant'
vinacxdrinkema fikema rock'n roll-a grupo en Francio.
Mi rendevuas kun feliĉ'
Ĉe la plataĵ' de Malzevil
Eta dikulin', ŝvita piĉ'
Kiu nomiĝas Mariodil
Mi ŝin renkontis en trinkej'
Post troa drinkaĵ' en la buŝ'
Mi taksis ŝin malbela plej
Sed pro ebri' venis la fuŝ'
Kaj nun alvenas rendevu'
Mi estas tro ĝentila, ve!
Mi provos esti sen malfru',
Sed, nu, vere.... mi emas ne.
Mi iru tien per la bus'
Ĉar ŝofori ne scias mi
Jam tro malfruas por la fuĝ'
Kial do stulte jesis mi?
Plumarŝu mi dum unu hor'
Timas mi mankon de kuraĝ
La rendevuo estas for',
la rendevu' kun virinaĉ'
MARIODIL, MARIODIL...
VI SENAS JE VIRALLOGIL'
Finfine ŝin ekvidas mi
Sur benk' sidantan, laŭ la plan'
Kial do tien venis mi?
Ŝi min salutas per la man'
Venas angoro en la brust'
Ŝi kuras kaj brakumas min
En ŝia buŝo estas gust'
Kiel mortinta strathundin'
Gusto de pis' en ŝia buŝ
Memorigas pri necesej'
Mi pensu nek pri ŝia kuŝ'
Nek pri l'aspekto... de ŝia fekej'.
Min vokas devo de amor'
Mi viras, mi pruvu al ŝi
Forgesu mi pri la odor'
Tial do ĉesu spiri mi
Furioze nun al la inaĵ'
Sed ne longe, pro la genu'
Doloranta pro fidornaĵ
Mi ignoru... kaj ŝin plugu!!!
MARIODIL, MARIODIL...
VI SENAS JE VIRALLOGIL'
Mi rendevuis kun feliĉ'
Ĉe la plataĵ de Malzevil
Pli bonas la fratina piĉ'
Ol bugri vin.... Mariodil.
MARIODIL, MARIODIL...
MARIODIL, MARIODIL...
VI SENAS JE VIRALLOGIL'
[Originala teksto]
16 avril 2005
Do tiel.. vi ne sukcesas allogi knabinojn?! (1/3)
Cxu la malhelhara bela knabino preferas, ke vi restu bonaj amikoj?Cxu la blondulino kun bluaj okuloj cxiam neliberas antaux venonta monato?
Kial?
Tutsimple cxar vi estas tro malbona.
Jen, cxesu foliumi la pivon. Haltu vian blogon pri via "vivo" kaj malsukceso en amo, kaj sekvu la konsilon de Kapitano Teleks.
Bone...
Se vi devas memori unu vorton, estas tiu-cxi : CERTECO.
Por mirigi la picxulinoj, necesas CERT-EC-O.
Nenio estas pli teda por knabino ol havi knabon tutmolan, tuthezitantan :
"oh mi ne scias, kion mi volas, mi ne tro certas pri mi ... "
Furzuleto !
Vi devas gvidi kiel kapitano, damne !
Bone auxskultu Diane Tell en sia mirinda kanto (kiun mi interalie konsilas al vi) :
"Mi, se mi estus kapitano,
mi estus kapitano de verda
kaj blanka sxipo."
Rigardu iomete malantaux mi : verda kaj blanka !
Piedoj iomete malproksimaj unu de la aliaj, protektema rigardo: mi estas la kapitano de la sxipo.
15 avril 2005
Nun mallumas ekstere...
Nun mallumas ekstere
Ene flagras kandel'
Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj
Staras surtable botel'
Mi foliumas senpense
Tra malnova gazet'
Kaj ĉi-nokte mi certe enuas
En la profunda kviet'
Kial daŭre ŝi mankas?
Mi ne volas ŝin plu
Kial daŭre mi aŭdas la voĉon
Eĉ en kaoso kaj bru'?
Kaj min mankas la ruĝo
Kie estas ĝi nun?
Ĝi ne estis la ruĝo de fajro
Sed de morta folio en aŭtun'
Mi nur volis komponi
Etan kanton al ŝi
Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas
Stultaĵoj aŭ ironi'
Kaj se vi ne kontraŭas
Tiam ĉesas mi nun
Kaj atendos por nova okazo
Je la leviĝ' de la lun'...
14 avril 2005
Fiku min!
Virginie Despentes, verkistino
Tra la teruraj povraj kvartaloj de Parizo, la auxtorino priskribas malsanajn vivojn de junuloj. Inter prostitucio, drogo kaj povreco herooj sin detruas. En " Fiku min ! " la heroinoj murdis la virojn post seksumado.
Lasta libro de Virginie temas pri vivo de punkema virino…
13 avril 2005
Ĉu Tinjĉo estas samseksemulo? (parto 4)
Unue -- cxiuj gravaj personoj estas viroj, kiujn ne havas virino(j)n.
Due -- Se vi kredis la Kastafioron viro, vi ne scipovas distingi inter virino kaj aliseksvestita viro. Kial la Kastafioro estas viro ? Sxi estas "operkantistino", kiu altiras entuziasmajn homamasojn. Kiam sxi kantas, duono de la cxeestantaro krias sian adoron, la alia duono drias sian abomenon. Bone ; sed sxi kantas per "falseto" -- virinoj ne faras, ne povas fari tion. Sxi cxiam kantas sola, neniam en opero. Sxi konstante surhavas eksterordinaran kvanton da fingroringoj -- veraj operkantistinoj surhavas tiom nur tiam, kiam ili kantas la faman gunodajxon "Ha ! Mi ridas vidi min tiom bela en ĉi spegul'". Tiun arion sxi kantas cxiufoje, kiam sxi aperas sursceneje, kaj nenion alian. Sxi vere estas cirkeca numero de aliseksvestito. Aldone, kiel plej gxenerale cxe aliseksvestitaj "diinoj" (divas), sxi estas plej malavara kaj bonkorega, ne hezitante protekti -- fojfoje je risko por sia propra vivo -- aliajn virojn, kiujn sxi opinias bonaj.
Trie Tinĉjo en iuj libroj logxas cxe sia delonga amiko la sxipestro (kiu neniam interesigxas pri virinoj). Tinĉjo mem neniam seks- aux edzigx-cele interesigxas pri virinoj. Iuj asertas lin "antauxpubereca"; sed rigardu lin. Li devas esti almenaux 14-jara kaj pli versxajne 18-jara (li aspektas pli juna, kaj la tehxniko ne montras cxiujn detalojn de lia vizagxo).
Kvare -- la profesoro, la krimdetektistoj ktp havas nenian seksecan intereson pri virinoj.
Kvine -- la flegistinoj aspektas kiel aliseksvestitaj virflegistoj.
Sese, dum tiom da aventuroj li apenaux sxajnas pliagxigxi -- tipa de samseksemuloj, kiuj zorgas pri sia aspekto kaj dauxrigas la junecajn aktivajxojn.
Marko [el Soc.culture.esperanto]
[Parto 1]
[Parto 2]
[Parto 3]
12 avril 2005
Ĉe la tretil'
la korto sxajnas kiel cxambr’
kaj la tretil’ kiel litajx ;
ebria pro rikolti vinbero
min kaptas stranga deziro
veninta el pagana agx’
Refreno:
cxi-nokte kusxu
ambaux ni, cxe la tretil’
tie, sur onta vin'
cxi-nokte kusxu
ambaux ni, cxe la tretil’,
Margo, Margo belulin’...
2
Meze de sternitaj grapoloj
Kiel tapisxo el petaloj
Oh Bakanin’, ni ruligxu...
La stringo ‘stos abrupta kaj kruda
Kaj la tremoj de via korpo blanka
la dolcxajn berojn dispremu,
Ref.
3
Sub la mordad’ de la volupt’,
Busxoj niaj kaj nigra frukt’
Miksos iliajn sangojn kaj
La nova vino de auxtuno
Rugxe rojetos al barelo,
Des pli, ke viglos la amoroj
Ref.
4
Tagigxe en korta fermec’
ni drinkos, el vinuj’, la pecon
nokte faritan de l'amag’
kaj tiel, vi kredu je l'jeno,
drinkeblos plenplena barelo
kiam alvenos nova tag’...
Ref.
[Originala teksto: Sur le pressoir]
11 avril 2005
Apud la FESTO-ejo estas Karkason'
Subinflue de romantika artperiodo francoj pli interesigxis pri mezagxa konstruajxo. Tiel kaj pro beleco de la malnovaj konstruajxoj Karkason' igxis zorginda.
Ekde 1830, pentristoj kaj aliaj artistoj imagis cxiajn romantikajxojn...
10 avril 2005
Amo kaj vidpunkto (bildstrio 2/2)
09 avril 2005
Fajroj de amo*
'The Young and the Restless' (-Junuloj kaj malkalmuloj-) komencigxis en Usono en 1973. Jam estas pli ol 7000 epizodoj. Pli ol 600 aktoroj ludis en gxi. Kaj estas la plej vidata televidserio en la mondo... aj aj aj !!
Episodo #7102
Raul skandalas kun Rianna
J.T provas konvinki Mackenzie, ke sxi devas diri al William pri la enhavo de la videokasedo.
Brittany iras al Pergola kaj forprenas la videokasedon.
Malgraux ke Mikael Baldwin cxeestas revenante al Genoa City, Paul decidas dauxre zorgi pri protektado de Isabella.
Nikki konsolas Sharon.
Ryan kaj Keith dauxre timas malaperon de Tricia.
Tricia malkovras dormigan drogon en la Carter-a apartemento. Catrer eniras sian apartementon..
(mi ne certas, ke mi tradukos la aliajn 7101 senariojn)
[Franca fanretejo]
08 avril 2005
Ĉu Tinjĉo estas samseksemulo? (parto 3)
[Vidu parton 1]
[Vidu parton 2]
3. Bedaŭro
- Ĉang! Oh mia povra Ĉang! ...
- Jen kio okazas post tro da cxampano !
- Oh vi kaj via cxampano !
Multaj jaroj poste, Tinjĉo bedauxras. Li tiom bedauxras ke li songxas pri Ĉang. Jen Ĉang skribas al li samtempe. Li (finfine) trovis eblecon pliproksimigxi sian eksamikon. Tio okazigas ke Tinjĉo ege ekcitas..
Bedauxrinde li malkovras ke Ĉang mortis en aviadila akcidento. Tinjĉo ploregas.
4. Rerenkontiĝo
- Mi certis ke mi finfine retrovos vin ! ... Mi tiom felicxas ! ...
- Ho ! Tinjĉo mi tiom pensis pri vi !
Emociige ! Sen komento !
[Franclingva artikolo]
[Acxeteblos la nova Tincxjo cxe Festo 2005]
07 avril 2005
Amo kaj vidpunkto (bildstrio 1/2)
Vi rajtas proponi ion al blogistoj cyrille ( cxe ) esperanto-jeunes.og !
[Faru vian komikson sen peno]
06 avril 2005
Ĉu Tinjĉo estas samseksemulo? (parto 2)
Tinĉjo salvis junan Ĉinon (Ĉang) el drono... kaj poste dauxrigas per busxblovado! (cenzurita bildo)
Amiduma periodo, Tinĉjo kaj Ĉang ne povas sin disigi. Ni rimarkis tiun demandon de Ĉang: "Libera ? ..." Tiuj tri punktoj multon signifas.
- Jen! ...
- Libera ? ...
2. Disiĝo
- Jen Ĉang kio okazas? ...
- Estas cxiela arko en mia koro ! ... Mi ploras
la foriron de Tincxjo kaj mi ridas retrovi pacxjon kaj
panjon! ...
Tinĉjo estas tia knabo de nur unu nokto. Li rompas la koron de Ĉang. Sian parolojn tute klaras "Cxiel arko" hum.. hum ! "Mi ploras la foriron de Tinĉjo" kaj "mi ridas retrovi pacxjon kaj panjon" psikologisto certe dirus ke Tinĉjo prenis rolon de patro (kutimas cxe geja psikologio : "patro necxeestanta ktp...")
05 avril 2005
Notalgio (Festo 2002)
[Pli da fotoj]
04 avril 2005
Cxu Tinjcxo estas samseksemulo? (parto 1)
Tincxjo estas vestita kiel membro de la JVKA (JounVir' Katolika Asocio)...
Cxiuj samopinias: oni preskaux nenion scias pri la intima vivo de Tincxjo. Tamen neniu pli bone reprezentas la gejulojn. Cxu li ne inspiris la plej grandajn gejulojn? Tincxjo cxiam estas pura, neniam fiparolas en socio. Tiu konduto ege similas al tiu de samseksemulo, kiu ne faris sian "coming-out". Ne forgesu, ke li estas fama jxurnalisto, kiu vendis multe da albumj tra la mondo !! Normala malsamseksemulo ne sin kasxas por fantasmi pri la unua knabino, kiun li vidas. Tincxjo male restas kiel glacio. Neniu al li dirus "kiam ni ekkonos vian koramikinon?". Despli tuj rimarkeblas, ke neniu knabino cxeestas liajn aventurojn...
[Acxeteblos la nova Tincxjo cxe Festo 2005]
03 avril 2005
Amsimbolo
Cxu vere indas traduki cxion al Esperanto ?
Estas gxi
Tempo estas por vi iri al sxnuro
Vi frapos gxin
Cxar vi brulas pro deziro
Vi seksvarmas, kial vi rezistas?
Vi bonfartas, vi seksemas kaj belegas,
bebo, vi tion scias
Kremo - Iras al pinkto
Kremo - Vi malsxparos
Kremo - Cxu vi haltu ?
Kremo - Sh-boogie pop
[Cream - Prince]
02 avril 2005
Kio estas Festo ?
Se vi ne jam scias, Festo estas la renkontigxo organizita de JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo). Gxi estis relancxita en 2002, gxi konas kreskantan sukceson por Francoj same kiel por eksterlandanoj. La aparta simpatia etoso, kiu regxas dum tiu eta renkontigxo (pli malpli 60 uloj) multe helpis.
Post la Kastelo de Grezijono, Pluezek kaj St-Denis en Val, Festo okazos nun en la Sudo de Francio. Junulgastejo apud « Regiona Natura Parko du Haut-Languedoc 34220 Saint-Pons de Thomières » estis elektita. Lago plena je suno (ankaux estas akvo) atendas vin.
Programo plena je teatro, muziko (almenaux tri koncertoj), kaj aliajxoj invitos vin fali en nian dolcxan temon : « Amo cxiam » ! ! !
[De Verda Krabo (franclingve)]
01 avril 2005
Kiso en fota lernejo
- la amo
- la kiso
- la strato
- la bela epoko
- Solaj en la mondo
Konfronti titolojn permesas ion kompreni:
Kial la kiso?
- Cxar estas tio, kion oni vidas !
- Mi vidas aliajn aferojn !
- Jes sed cxefe, gravas kio situas centre..
Kial la strato?
- Tio okazas en la strato !
- Cxu videblas la tuta strato ?
- Ne sed ni povus elpensi gxin, bildoj kasxas kaj montras tion, kio estas ne videbla..
Kial bela epoko?
- Ne okazas nuntempe !
- Kiam estis bela epoko ?
- Kie estis gravaj dato, loko, auxtoro..
Li diras kiso kaj vi diras amo?
- Se ili sin kisas do ili sin amas ! De unua signifo alvenas dua signifo..
[Franclingva kurso]