Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

31 mars 2005

Amoj kiĉaj (parto 2)

Joe Dassin (french lover)

Ni iros kien vi volos
Kiam vi volos

Kaj ni ankoraux amos sin
Kiam l'amo estos morta

La tutan vivon
Estos same kiel cxi-tiam
Je l'koloro de indiana somero.. la la la


30 mars 2005

Hundaj amoj



Amo fojfoje kruelas same kiel en meksika filmo...

Fantazio nur estas en la songxoj
Kio okazus se neniu mortus ?
Kaj ne restus oportunon denove naski.

La fantasia solo se queda en los suenos
Que pasaria si nunca muero?
y no tuviera la oportunidad de nacer de nuevo.
Control Machete por muziko de la filmo « Amores perros » (hundaj amoj)

29 mars 2005

Nostalgio (Festo 1905)



Mi memoras mian unuan FESTOn. Estis apud maro, Bulonjo cxe Maro por precizigi.
Estis ege bone ni multe ludis, cxefe per tiu ludo kun homlupoj kaj vilagxanoj. Estis mia unua renkontigxo, mi multe sxatis !

Ludoviko Lazaro Z.

28 mars 2005

Amoj kiĉaj


"Via por la vivo"


"Vi scias kial cxar vi estas malo de "kitsch". En
"kitsch"-a mondo vi estus terure malbela. Mi malamas la kicxon: pro tio mi
cxiam amis vin"

"La "Kitsch" neas la merdon, "Kitsch" estas ornamajxo
kiu kasxas la morton"

Emil Kudera - 'Neeltenebla malpezeco de la esto'

27 mars 2005

John Frusciante kaj Amo

John Frusciante estas unu el la plej bona karton-gitaristo el la tuta worldo. Li forlasis la VerdVarCxiliPiprojn post la skandalo en Biermanio por eldoni tutsolan albumon (kiu interalie tute ne funkcias.) Jen la skandala intervjuo de John:

Kio por vi signifas amo?
John: Amo? Por mi ne ekzistas ili cxiuj bitsxas!.. krom mia sistrino kaj mia patrino kompreneble..

Cxu vi memoras vian unuan amon ?
John: Estis vjetnamanino kiam mi estis cxe infangxardeno. Estis ege romantike, sed bedauxrinde ni ne povis fiki!

Kiu estus por vi la plej bela amhistorio?
John: Estus fiki ambauxsekan virinon kiu samtempe lesbumas kun sxia amikino. Kaj ni orgasmu cxiuj samtempe ! Estus ege romantike ...ju noas !

Cxu vi pensas, ke Esperanto estas lingvo de amo?
John: Por mi pli tauxgus lingvo de amasfikado... ju noas kion mi minas !

Kion vi pensas pri la temo de la Festo ?
John: Fakte, mi ne givas a shiton...

Cxu vi povas ankaux elpensi novajn demandojn?
John: Jes, vi ecx ne petis pri longeco de mia kaco ! (ridoj)

[La oficiala retejo de la VVCxPoj]

26 mars 2005

Nostalgio (Festo 2003)

En 2003, Festo temis pri kelta kulturo. Ni dancumadis kelte, iris al kelta maro, lernis keltan lingon (bretona lingvo), kaj ecx drinkis kelte ! Kia programo !


[Festo2003]

25 mars 2005

Ludo

Kiu diris «Kion disigis ne unu miljaro,Tion kunigis Bulonjo ĉe l' Maro»?

Estas senpaga biero por gajni!

Chad Smith kaj Amo

Chad Smith estas la drumisto de la fama usona rokbando VerdVarmCxilipiproj(VVCxPoj). La VerdVarmCxiliPiproj disigxis post la US en Biermanio (kie okazis skandalo pro tro seksalloga koncerto!) Chad Smith estas certe la plej mistera ulo de la grupo, ni volis intervjui lin pri nia temo: amo.

Kion por vi signifas amo?
Chad: Mi ne noas, kio estas amo? Cxu ju minas "lovo"? Por mi, lovo estas scienc-fikcio, estas pli difikulte atingebla ol la Fina Venko!

Cxu vi memoras vian unuan amon ?
Chad:
Ne, kaj ecx se jes, mi ne telus al vi!

Kio estus por vi la plej bela amhistorio?
Chad:
Estus: ami kaj esti amata de aminda kaj amanta knabino. Estus kiel drimo kom tru, se vi vidas, kion mi minas.

Cxu vi pensas, ke Esperanto estas lingvo de amo?
Chad: Forf....gxu!!!

Kion vi pensas pri la temo de la Festo ?
Chad: Mi estas kontraux!

Cxu vi emus ankaux elpensi novajn demandojn ?
Chad:
Ne, mi ne povas! Estas via worko!

[La oficiala retejo de la VVCxPoj]

24 mars 2005

Saluton al vi, FESTemulo ! !


Saluton al vi, FESTemulo ! !

Cxi-tiu mesagxo jenas por anonci al vi la venon de onta FESTO! !

Kies temo estas: Amo Cxiam ! !

Cxu stulta tem' ?

Cxu ama FEST' ?

Vi mem venu kaj kontrolu kio okazos en bela loko perdita en la naturo, apud bela lago (nepre pensu pri bankostumoj cxar cxi-jare eblos sin bani ! !)

La cxi-jara FESTO sxangxas je regiono. Gxi okazos de la 20a gxis la 27a de auxgusto apud Mazamet, tuj apud la lago de Saint-Peyres, ie inter Castres kaj Carcassone. Post la bela suno de la okcidento, post la bela suno de la centro, jen venas la bela suno de la sudo de Francio (jes ja vi divenis, en Francio cxiam suno belas... almenaux en via kapo ! !). Tie vi povos promeni kaj malkovri belan regionon.

Pri la temo kion diri ?.. Vi povos partopreni ludon por trovi l'amat(in)on, okazos konkurso pri amkanto (parodioj bonvenos), kaj aliaj (ne)stultaj programeroj pri am' (aux ne). Ankaux ni vin jam (re)invitas al nia granda maska balo kie vi povos intrigumi (aux ne) dum la tuta vespero.

Pri muziko mi jam povas anonci al vi ke ni havas bonan esperon auxskulti koncerton de Kaj Tiel Plu dum FESTO !! Nepre partoprenindas...

Indas aligxi tuj cxar unua kotizperiodo finigxos la 20an de aprilo ! !Do revumu kaj venu FESTumi kun ni ! ! Eblas aligxi cxe : festo.esperanto-jeunes.org aux peti informojn al ben(cxe)netcourrier.com

Kaj nepre transdonu cxi-tiun mesagxon al aliaj FESTemuloj !!

23 mars 2005

Barbara (2/2)

jxurnalisto: Kiun kanton vi preferas kanti ?

Barbara: "Mia plej bela amhistorio estas vi". Mi gxin verkis por homoj, kiuj venas por auxdi gxin. Dum mia tuta vivo, mi kantos tiun kanton. Dum mia tuta vivo, mi eksentos saman plezuron pro kanti gxin. Mi sxatas ankaux "vivdoloro", "la nigra suno", "Pierre", sed tiu kiu neniam foriros de mia koncerto estas "Mia plej bela amhistorio estas vi". Mi bezonas diri al publiko, kion mi diras al publiko kiu akompanas min ekde la komenco. Estas maniero danki la publikon kiu vojagxis kun mi, danki pro gxia fidemo. [france]

La kanto dua parto [vidu la unuan parton]

Sur la longa vojo,
kiu iris al vi,
Sur la longa vojo,
Mi iris kun freneza koro,
La decembra vento,
Gxelis mia kolo
Ne gravis decembro
Se estis por vi

Gxi estis longa la vojo
Sed mi trairis gxin, la vojo
Tiu-cxi vojo, kiu iris al vi
Kaj mi ne mensongas
se cxi-vespero mi jxuras
Ke por vi tiu vojo, trairus sur genue
Al mi necesis multe pli
Ol nur kelkaj malbonaj konsilantoj
Ol la vintro aux negxo gxis la kolo
Por perdi mian paciencon
Kaj mi kriis mian violenton
Mia plej bela amhistorio estas vi

La vetero de vintro kaj auxtono
de nokto, de tago, kaj neniu
Vi neniam estis cxe rendevuo
Kaj de vi, predante kuragxo
Subite, eksplodis mian koleron
Mia dio, kiom mi bezonis vin
Ke la diablo forprenas vin
aliaj malfermis ilian pordon
Felicxa, mi foriris de vi
Jes, mi estis malfidema
Sed mi revenis tamen
Mia plej bela amhistorio estas vi

Mi ploris miajn larmojn
Sed tiom por mi dolcxis
Oh, tiom por mi dolcxis
tiun unua rideto de vi
Kaj por unu larmo
Kiu venis el vi
Mi ploris de amo
cxu vi memoras?

Estis, vespere, dum septembro
Vi venis por atendi
Cxi-tie, cxu vi memoras?
Kiam mi rigardis vian rideteon
Kiam mi amis vin, sen nenion diri
Jen mi komprenis, subite
Mi finis mia vojago
Mi lacis miajn pakajxojn
Vi venis cxe rendevuo
Ne gravas la onidiroj
Mi devis al vi diri
Cxi-vespere mi dankas vin pro vi
Ne gravas la onidiroj
Mia plej bela amhistorio estas vi...

22 mars 2005

Fruktdona printempo

Ve mi maltrafis francan printemon : 21a de marto. Cxar fakte jes en Rusio estas je la 1a, kaj en Cxinio « la Printempa Festo okazas la 9-an de februaro » (vidu la-amikeco Printempa Festo de cxinio)


Kio estas la kutimo en Francio : mi ne scias ! Kia konfuzo de la moderna homo perdita en teknologia kaj senanima urbego !

Do mi sercxis cxe interreto vortojn "printempo" kaj "tradicio". Kompreneble cxe interreto mi trovis ion pri sekso !?


"Sezonciklo estas la simblo de renaskigxo la plej malnova. Pli gxenerale festas alvenon de printempo. Printempo estas universe konata kiel fekondeca rito (origino de paskaj ovoj).

En pragrekio oni honoris Dionizos per dibocxado, drinkado, dancado kaj muziko. La granda dio de hxaoso frenezigis la homojn por ke ili sin liberigu de ili mem.

Printempa sakro ekplodas en gxojo de la povo vekita, la nervoza ekstazo kaj orgasmo. Estas la plej klara simbolo de renasko."
[en la franca]

Versxajne bona epoko estis tiu pragrekio!

21 mars 2005

Nostalgio (Festo 2004)

[...]Por mia unua esperantista renkontigxo, mi vere ne estis trompita ! Same kiel etoso estis bonega inter partoprenantoj (57 partoprenantoj kiu venis de cxie : Rusio, Italio, Rumanio, Britio, Germanio, Nederlando, Belgio...), estis ankaux mirinda programo : kanuumo, foresta brancxumado, vizito de la kastelo de Chambord, ktp... ne estis tempo por enui!




Matene estis teatra ateliero kiel teatro aux produkto de eta filmo kiu normale devis komenci je la 10a kaj duono (gxenerale komencigxis je la 12a pro tro da dibocxa noktumado).

Posttagmeze post eskurso estis "prelegoj" (debatoj, prezentadoj, atelieroj...) pri diversaj temoj : 4a dimensio, fasxismo, desegnajxo..





Kaj vespere estis koncertoj, teatrajxoj, kaj kompreneble diskejo gxis mateno... jen kelkaj fotoj por memorigi.

Sebeto [franclingve]

20 mars 2005

Amour !?

En Parizo estas frenezulo kiu sribas cxie « Amour » (amo). Sxangxas de la aliaj vortoj kiel Sreek, Boxer, ktp..



Mi intersigxas pri frenezulo de mia urbo. Mi antaux nelonge preskaux trovis solvon : ligilo al retejo : amour.planeteslam.com kiu ne funkcias kun tiu mistera vortoj :

« La legxo de dono : la universo funkcias per dinamika intersxangxo.. Doni kaj ricevi estas nur la diversa aspekto de la energio en universo. Decidi doni kion ni volas ricevi permeti al abundo de la universo por trairi niajn vidojn. »

Do mistero restas..

19 mars 2005

Amo kaj pugo

1984 romano de Orwel : en socio ne estis amo. Novlingvo : Sekso kaj amo estas ligitaj en unuvorto « krimsekso ». Nia okcidenta mondo disigas sekson kaj amon. Amo igxis tute abstrakta....kaj sekso malpermesata. Cxu eble iam malaperos tiu-cxi vorto “amo”?





Nur por diri ke nova reta volapug nun estas bona legado... cxi-tie


18 mars 2005

Barbara (1/2)

Barbara estis franca kantistino. Sxi sercxis sian melodion ekstere de tradicia kanta kadro. Sxi sercxis tiajn melodiojn perditajn post jarcentoj, samtempe miksis jxazon kun populara kanto. Sxi intence kaptis atenton de la publiko..




Mia plej bela amhistorio estas vi ...

El la plej fora memorajxo
La ombro de miaj malnovaj amoj
El la plej for' de unua rendevuo
El la tempo de la unuaj malfelicxoj
Tutblanka koro kaj vundo de ongoj cxe genuo
Kiom estis, mi estis fruema
Dolcxaj amoj de knabo
Aux la mordo de freneza amo
El la plej fora memorajxo
Se poste mi diris "mi amas vin"
Mia plej bela amhistorio estas vi

Vere mi ne sagxis
Kaj foliumis tiom da pagxoj
Sen legi ilin, blankaj, kaj nenio sur ilin
Kaj batalantoj kiuj pasis
Ekvidita jam malaperita
Sed tra iliaj vizagxoj
Estis jam via bildo
Estis jam, kaj kun nuda koro
mi refaris miajn pakajxojn
Kaj forkuris mian mirajxon
Mia plej bela amhistorio estas vi

Originala teksto

17 mars 2005

Mi amas vin kaj tiel plu...

Kaj tiel plu venos al la venonta Festo : rilato kun la temo ?


Laux mi "Kaj tiel plu" estas la plej bona grupo el Esperantio. Kvankam ili sin mem taksas kiel amatoroj, ili orkestre estas perfektaj. Despli ke la mezepoka stilo estas suficxe originala por cxarmi.
Malfermu belulin (mp3)

PS: Se vi sxatus partopreni la blogon alsendu mesagxon al cyrille ( a ) esperanto-jeunes.org

16 mars 2005

Oficiala malfermo



Nu, mi nun malfermas la blogon, sed ne nur temos pri mi, malgraux ke mi multe amas min. Sed estas kiel kolektiva blogo de la organizteamo de Festo.

Por kolektive amase pripensadi la temaprogramon cxi jare...


La temo de la venonta Festo estas : Amo Cxiam, france "Amour toujours" (amur' tujxur'). Oni riprosxadis al mi ke povintus esti traduko "Dauxre amo".

Kial tiu temo ?

Kiam mi iris al IJK 2004 en Kovrof esti ludeto pri lando kaj antauxjugxo..Estis la demando : "kiu vortoj povus priskribi francion?" Estis kelkaj banalaj aseroj pri mangxagxo "pano, bona mangxajxo, fromagxo..", strange mankis pri la vino, kaj amuze estis "libera amo". Mi rimarkis poste ke rusoj cxiam uzas francajn vortojn kiel esti nur unu. Ekzemplo : "C'est la vie" igxas "selavi" kaj estas skribite cirile tiel unuvorte ! La plej amuza por mi estis "amurtujxur'", despli ke tiun eksprimon mi neniam auxdis en Francio..

Kio estas FESTO ?

Festo estas LA esperanto renkontigxo de JEFO (junularo esperantisto de Francio). La unua FESTO estis en 1996, se mi ne eraras... Ni faru baldaux historio de festo...

Cyrille

PS: Kaj pardonu pri la gramaikajn erarojn sed mi francas

15 mars 2005

Ho mia kor'

Kio alia por komenci tiun blogon pri amo krom zamenhofa dolcxajxo?

Ho, mia kor'



Ho, mia kor',
ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Post longa laborado
Cxu mi ne venkos en decida hor'?
Suficxe! trankviligxu de l' batado,
ho, mia kor'!