Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

19 juin 2005

Tiun someron, maro pli kvietos [el blogaro]



Tiun someron, la maro plej kvietis estas rava japana filmo direktita en 1991 de Takeshi Kitano, pri juna surdulo rubaĵkolektisto (Ŝigeru), kiu trovas en rubaĵo difektitan surfilon, riparas ĝin kaj ekdeziras lerni surfajdi. La inicia ludado transformiĝas en vera pasio kiu igos lin ĉampiono iutage. Estas ankaŭ tre bela kaj pura historio pri senkondiĉa amo inter du gesurduloj: Ŝigeru (Kuroudo Maki) kaj Takako (Hiroko Oshima). Kaj pli, estas ankaŭ historio pri la fakto ke 'normaleco' estas io relativa, kaj ke personoj, kiujn ni konsideras handikapitaj, ja povas ofte superi la 'normalulojn'. La historioj interplektas, Ŝigeru strebante iĝi ĉampiono en surfrajdado kun Takako helpante lin. La poezio de l'maro, la belega surfrajdado kaj la puraj sentoj de la geamantoj kreas ravan filmon en kiu la spektanto tute forgesos pri lia ĉiutaga vivo kaj mondo. La fino ankaŭ estas tre emociiga, sed mi diros nenion pri ĝi, ĉar la filmo rekomendendas spekti. Mi dankas Dion ke (laŭ mia scio) ne ekzistas holiuda versio de la historio, ĉar ĝi povus iĝi nur rubaĵo... La fotoj estas belegaj kaj tre ekspresigaj, sed ne forgesu ke la rolantoj, kiel denaskaj surduloj, neniam parolas! Kaj ja ili tute ne bezonas vortojn kiam la amo parolas por ili... En nia homa historio ekzistas belegaj poezioj pri amo, sed la amo mem tute ne bezonas vortojn! Bonan spektadon!


"Mi amas vin" Arabe :


3 Komentoj:

  • At 7:32 AM, Blogger Gebeleizis diris…

    Neniu komentas? Mi komentos tiam :-). La amo senvortas :-).

     
  • At 1:05 PM, Blogger festo2005 diris…

    Vi nun komprenas malfacilajxo por mi ...

     
  • At 9:34 AM, Anonymous neness diris…

    mi sxategas tiun filmon !!!
    estas tiom strange !!! cxefe la fino !! Woua !!!
    fakte, kia hazardo, mi acxetis la libro de kitano pri si-mem :p mi planas baldaux legi gxin ;)

     

Enregistrer un commentaire

<< Home