Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

17 juin 2005

Amo kaj tekniko [parto 3]

Pratempo.
Sur roko sidas prahomo kaj provas konjekti: "Cxu sxi amas min? Aux ne amas? Cxu amas? Aux ne amas?"

Mezepoko.
Sur cxevalo sidas kavaliro kaj provas konjekti: "Mi ja scias, ke sxi amas min. Sed cxu kisos? Aux ne kisos? Cxu kisos? Aux ne kisos?"

La 19-a jc.
Sur cxevalo sidas vakero kaj provas konjekti: "Mi scias, ke sxi amas min. Ankaux mi scias, ke sxi kisos min. Sed cxu sxi koitos kun mi? Aux ne koitos? Cxu koitos? Aux ne koitos?"

La 20-a jc.
En sxikega Mercedeso veturas milionulo kaj provas konjekti: "Mi scias, ke sxi amas min. Ankaux mi scias, ke sxi kisos min. Ankaux mi scias, ke sxi koitos kun mi. Sed cxu gxi erektigxos? Aux ne erektigxos? Cxu erektigxos? Aux ne erektigxos?"

La 21-a jc.
Cxe komputilo sidas komputisto kaj provas konjekti: "Mi scias, ke sxi amas min. Ankaux mi scias, ke sxi kisos min. Ankaux mi scias, ke gxi erektigxos. Ankaux mi scias, ke sxi koitos kun mi. Sed cxu reale? Aux virtuale? Cxu reale? Aux virtuale?"



2 Komentoj:

Enregistrer un commentaire

<< Home