Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

20 mai 2005

Muziko kontraux amsufero [el blogaro]

Post kiam la temo "knabinoj" jam estis pritraktita detale en la pasinta volumo, ĉifoje la muziko rolas kiel ĉefa intereso. Tamen kompreneble la juna heroo nur partoprenas en diversaj muzikgrupoj por impresi la alian sekson. Sed longe antaŭ ol oni atingas la originan celon, la kutimaj problemoj de muzikistoj aperas. Senfina provludado, vezikoj ĉe la fingroj pro la multa ekzercado, malentuziasmaj bandanoj, oftaj ŝanĝoj en la konsisto de la grupo, malbone miksitaj koncertoj kaj apenaŭ dancema publiko regas la ĉiutagon.


"Ni povas resti amikoj"

La desegnisto Markus Witzel enmetis multajn situaciojn, kiujn muzikemuloj rekonos - de la detalaj fakdiskutoj pri muzikiloj tra la pozado antaŭ la spegulo ĝis la senesperiĝo de la gitarluda komencanto, kiam dum la ekzercado aperas tutfreta akordo. Kulmino estas la koncerto el la vidpunkto de muzikisto. Oni ne vidas la spektantojn, sed la manojn kaj piedojn de la protagonisto, kaj perceptas ties malcertecon. Kio aspektas tre brile kaj senpene ĉe la profesiuloj, reale montriĝas esti streĉo sen multaj spertoj de feliĉeco.

Anstataŭ diversaj epizodoj kun kadra rakonto kiel en la unua volumo, ĉifoje kvazaŭ ĉio okazas en unu sinsekvo. Rekompense la atenta leganto povas malkovri multajn fajnaĵojn, ekzemple Beatles-desegnojn kaj -fotojn en la malantaŭo kaj nudbildojn en la provluda ĉambro de la metala rokgrupo!


"la bando"


Teme "La bando" interesos malpli multajn homojn ol "Ni ja povas resti amikoj" - la temo "muzikado" estas malpli universala ol "malfeliĉa amo". Sed por mi persone Mawil denove rakontis koraferojn, ĉar mi mem same ludis en hobia muzikgrupo kaj muziko daŭre troviĝas inter miaj plej grandaj interesoj. Kio pli bone konsolas dum amsufero aŭ soleco ol muziko?