Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

13 avril 2005

Ĉu Tinjĉo estas samseksemulo? (parto 4)

Sendube vi intencis sxerci, kaj vi aperigis tion la unuan, ne la sesan, de aprilo. Tamen estas multe pli seriozaj kialoj opinii, ke Tinĉjo, la sxipestro kaj aliaj gravaj personoj en la tinĉja mondo ja estas gegejoj.

Unue -- cxiuj gravaj personoj estas viroj, kiujn ne havas virino(j)n.


Due -- Se vi kredis la Kastafioron viro, vi ne scipovas distingi inter virino kaj aliseksvestita viro. Kial la Kastafioro estas viro ? Sxi estas "operkantistino", kiu altiras entuziasmajn homamasojn. Kiam sxi kantas, duono de la cxeestantaro krias sian adoron, la alia duono drias sian abomenon. Bone ; sed sxi kantas per "falseto" -- virinoj ne faras, ne povas fari tion. Sxi cxiam kantas sola, neniam en opero. Sxi konstante surhavas eksterordinaran kvanton da fingroringoj -- veraj operkantistinoj surhavas tiom nur tiam, kiam ili kantas la faman gunodajxon "Ha ! Mi ridas vidi min tiom bela en ĉi spegul'". Tiun arion sxi kantas cxiufoje, kiam sxi aperas sursceneje, kaj nenion alian. Sxi vere estas cirkeca numero de aliseksvestito. Aldone, kiel plej gxenerale cxe aliseksvestitaj "diinoj" (divas), sxi estas plej malavara kaj bonkorega, ne hezitante protekti -- fojfoje je risko por sia propra vivo -- aliajn virojn, kiujn sxi opinias bonaj.


Trie Tinĉjo en iuj libroj logxas cxe sia delonga amiko la sxipestro (kiu neniam interesigxas pri virinoj). Tinĉjo mem neniam seks- aux edzigx-cele interesigxas pri virinoj. Iuj asertas lin "antauxpubereca"; sed rigardu lin. Li devas esti almenaux 14-jara kaj pli versxajne 18-jara (li aspektas pli juna, kaj la tehxniko ne montras cxiujn detalojn de lia vizagxo).

Kvare -- la profesoro, la krimdetektistoj ktp havas nenian seksecan intereson pri virinoj.

Kvine -- la flegistinoj aspektas kiel aliseksvestitaj virflegistoj.


Sese, dum tiom da aventuroj li apenaux sxajnas pliagxigxi -- tipa de samseksemuloj, kiuj zorgas pri sia aspekto kaj dauxrigas la junecajn aktivajxojn.

Marko [el Soc.culture.esperanto]

[Parto 1]
[Parto 2]
[Parto 3]

6 Komentoj:

  • At 11:37 AM, Anonymous Prosento diris…

    Interesaj opinioj. Sed cxu gravas ke Ticxjo estu samseksemulo? Sxajne jes. Tio gravas!

     
  • At 1:10 PM, Blogger festo2005 diris…

    Ankaux vi povus partopreni tiun blogon... ni nun estas nur 2 ,sed mi bone vidas kiel sfero de negxo kiu pli kaj pli grandas...

     
  • At 3:08 PM, Anonymous Prosento diris…

    Dankon pro via propono sed kiel vi vidas mi jam estas okupita per alia blogo. Gxi nomas prosento

     
  • At 3:10 PM, Blogger festo2005 diris…

    Jes mi vidis poste, kaj sxatus fakte sxteli pecetojn... cxu vi ne kontrauxos ?

    http://prosento.blog-city.com/read/1162999.htm

    Tiun ekzemple bonas por ni !

    Cyrille

     
  • At 3:54 PM, Anonymous Prosento diris…

    Ne mi ne kontrauos ! Cetere vi ankau povas aldone al metado de teksto mem doni interretajn ligojn al miaj skribajxoj. Sed vi povas fari ankau "copier-coller". Je vous souhais beaucoup de succes.

     
  • At 4:33 PM, Blogger festo2005 diris…

    Merci !

     

Enregistrer un commentaire

<< Home