Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

19 avril 2005

Omaĝo al Bernard Dimey

Bernard Dimey



Fuĝu ni kune el la trista land’
Dia likvaĵo malmatenigu
Flugu ni june al la racirand’
Diabla trinkaĵ' dekatenigu.

Manon prenu vi tuj senhezite
Antaŭ ol prudent’ laboru troe
Sanon premu vi, kvazaŭmilite
Vivon per dentoj mordu heroe

Al ebri’ ! Al ebri’ ! Ridu ! Kantu !
Sentu ! Ni flugas, ni hurlas, ni belas.
Pro kapturna pasi’ freneze ni ŝvelas.

Al ebri’ ! Al ebri’ ! Amu ! Gigantu !
Venu ! Ni ŝvebos, ni brilos, ni blekos.
Ne pensu ni nun pri kio nin vekos.

Rubul'




La sekreta ilo de Rubul' jen la RaVo

1 Komentoj:

  • At 5:13 PM, Blogger Gebeleizis diris…

    Hehe, Ravo estas bona, sed mi ne intencis havi regulan rimon tie, hehehe.

     

Enregistrer un commentaire

<< Home