Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

20 avril 2005

Kial seksmaniero gajnis ?

Aperis antaux unu semajno en alia blogo sed mi rajtas kopii cxu ne? ... ne?




Por reprodukti vivaĵojn, la natura evoluo havas je sia dispono la neseksa reproduktado, kia en unua konsidero aspektis relative pli simpla kaj eĉ pli efika ol seksa reproduktado, en la senco ke seksa reproduktado postulas, minimume, koston en tempo kaj energio por ke paro de estontaj gepatroj serĉu unu la alian. Tamen la specioj kiuj reproduktiĝas sekse estas multe pli nombraj ol tiuj kiuj reproduktiĝas nesekse.
Tiu ŝajna paradokso: Kial aperis sekso kaj sukcesis kompare kun neseksa reproduktado, se la unua estas multekosta?, devus esti kaŭzata far iu avantaĝo de duseksaj specioj super senseksaj specioj. Pri tiu temo skribis, inter aliaj, R. A. FISHER, R. L. TRIVERS, kaj August WEISMANN, sed ankoraŭ, versajne la argumentoj kaj la eksperimentoj ne estis sufiĉe konvinkaj por multaj biologistoj.
Nun, profesoro Matthew R. GODDARD de la Lernejo pri Biologiaj Sciencoj de la Universitato de Auckland, en Nov-Zelando, kaj liaj kunlaborantoj, publikigis eksperimenton kiu konvinkos plu pri la avantaĝoj por pluvivado de specioj, alportitaj far la seksa reproduktado, kompare kun la neseksa reproduktado. La seksa reproduktado estas pli bona por ke iu speco taŭgiĝu al ŝanĝanta medio, kaj iel tiu avantaĝo superas ĝian koston.
Vi povas rigardi resumon en angla lingvo pri la artikolo de la usona scienca revuo Nature."

2 Komentoj:

  • At 2:47 PM, Anonymous Prosento diris…

    Mi esperas ke vi ne haltigu ĉi tiun blogon post via festo. Bonvole daŭrigu ĝin se vi povas. Ĝi estas tre leginda blogo.

     
  • At 6:02 PM, Blogger festo2005 diris…

    Eble ni faros blogon por FESTO 2006 ... pri iu ajn stulta temo !

    Cyrille

     

Enregistrer un commentaire

<< Home