Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

24 mars 2005

Saluton al vi, FESTemulo ! !


Saluton al vi, FESTemulo ! !

Cxi-tiu mesagxo jenas por anonci al vi la venon de onta FESTO! !

Kies temo estas: Amo Cxiam ! !

Cxu stulta tem' ?

Cxu ama FEST' ?

Vi mem venu kaj kontrolu kio okazos en bela loko perdita en la naturo, apud bela lago (nepre pensu pri bankostumoj cxar cxi-jare eblos sin bani ! !)

La cxi-jara FESTO sxangxas je regiono. Gxi okazos de la 20a gxis la 27a de auxgusto apud Mazamet, tuj apud la lago de Saint-Peyres, ie inter Castres kaj Carcassone. Post la bela suno de la okcidento, post la bela suno de la centro, jen venas la bela suno de la sudo de Francio (jes ja vi divenis, en Francio cxiam suno belas... almenaux en via kapo ! !). Tie vi povos promeni kaj malkovri belan regionon.

Pri la temo kion diri ?.. Vi povos partopreni ludon por trovi l'amat(in)on, okazos konkurso pri amkanto (parodioj bonvenos), kaj aliaj (ne)stultaj programeroj pri am' (aux ne). Ankaux ni vin jam (re)invitas al nia granda maska balo kie vi povos intrigumi (aux ne) dum la tuta vespero.

Pri muziko mi jam povas anonci al vi ke ni havas bonan esperon auxskulti koncerton de Kaj Tiel Plu dum FESTO !! Nepre partoprenindas...

Indas aligxi tuj cxar unua kotizperiodo finigxos la 20an de aprilo ! !Do revumu kaj venu FESTumi kun ni ! ! Eblas aligxi cxe : festo.esperanto-jeunes.org aux peti informojn al ben(cxe)netcourrier.com

Kaj nepre transdonu cxi-tiun mesagxon al aliaj FESTemuloj !!

2 Komentoj:

  • At 5:50 PM, Anonymous vava diris…

    estas alloga !!!
    mi sxatus veni, sed tiam, lode laboros, kaj mi ne imagas lin lasi min veni sole kun Erwann !!

    damne !! mi sxatus tendumi kun erwann en tiu bela ejo !!

     
  • At 7:11 PM, Blogger festo2005 diris…

    Lacu vian amon, vi trovu aliulon surloke... Unu perdita dek trovita !!

     

Enregistrer un commentaire

<< Home