Amo ĉiam

Festo 2005 - Okazos en la sudo de Francio inter sabato la 20a kaj sabato la 27a de Aŭgusto.

22 mars 2005

Fruktdona printempo

Ve mi maltrafis francan printemon : 21a de marto. Cxar fakte jes en Rusio estas je la 1a, kaj en Cxinio « la Printempa Festo okazas la 9-an de februaro » (vidu la-amikeco Printempa Festo de cxinio)


Kio estas la kutimo en Francio : mi ne scias ! Kia konfuzo de la moderna homo perdita en teknologia kaj senanima urbego !

Do mi sercxis cxe interreto vortojn "printempo" kaj "tradicio". Kompreneble cxe interreto mi trovis ion pri sekso !?


"Sezonciklo estas la simblo de renaskigxo la plej malnova. Pli gxenerale festas alvenon de printempo. Printempo estas universe konata kiel fekondeca rito (origino de paskaj ovoj).

En pragrekio oni honoris Dionizos per dibocxado, drinkado, dancado kaj muziko. La granda dio de hxaoso frenezigis la homojn por ke ili sin liberigu de ili mem.

Printempa sakro ekplodas en gxojo de la povo vekita, la nervoza ekstazo kaj orgasmo. Estas la plej klara simbolo de renasko."
[en la franca]

Versxajne bona epoko estis tiu pragrekio!

2 Komentoj:

  • At 7:32 PM, Blogger tif diris…

    Fakte, la tradicio -almenaux en Francio- estas bruligi la vintron, alinome S-ron Karnavalo, granda pupo konstruita el ligno, papero, tuko, ktp, okaze de karnavalo. Oni do tamen iel same agas kiel en pragrekio, festante.

     
  • At 9:10 PM, Blogger festo2005 diris…

    Hups jes mi pensis pri tio, sed ne plu ekzistas karnavalo cxe mi !
    Cxu ne rilatas al norda aux ecx belga kutimo nuntempe ?

     

Enregistrer un commentaire

<< Home